Jdi na obsah Jdi na menu

PRI LA URBO ŠUMPERK

La urbo Šumperk estis fondita inter jaroj 1269 – 1276 sur la loko nomita Krásný vrch (germane Schönberg), Esperante Bela monto. Ĝian evoluon fakte influis teruraj militaj jaroj de la 15-a jarcento kaj la Tridekjara milito du cent jarojn poste. Konataj estas ankaŭ kontraŭsorĉistinaj procedoj el la jaroj 1679-1693, kiuj havis 48 viktimojn inter la loĝantoj. La urbon trafis la pesta epidemio komence de la 18-a jarcento, al kiu rememorigas ĝis hodiaŭ barokstila pesta kolono  sur la placo ĉe la urbodomo.

Malgraŭ tiuj plagoj la urbo floris kaj disvastiĝis. Sian plej grandan prosperadon ĝi atingis en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam ĝi fariĝis unu el la plej eminentaj centroj de la tekstila industrio en la bohemiaj landoj. La bazo al tio estis metita jam en la jaro 1785, kiam ĉi tie estis malfermita la unua eŭropa manufakturo por produktado de la manŝestro.
La riĉan historion de la urbo dokumentas multe da vidindaĵoj. Kelkaj de tiuj devenas jam de la 13-a jarcento, do de la tempo, kiam la urbo estis fondita. Temas pri iama dominika monaĥejo, nuntempa sidejo de la meza sanitara lernejo (por flegistinoj) kaj kun ĝi kunligita monaĥeja preĝejo, kiu ĝuste estis rekonstruita en granda stilo.
En la sama tempo estis konstruitaj ankaŭ paroĥa preĝejo de Johano Baptisto kaj la kastelo, kie estas la faka metia fervojista lernejo. La resto de ĝis nun starataj mezepokaj barilmuroj estas de la 16-a jarcento. La plejmulton de pluaj vidindaĵoj de la preĝejo Sankta Barboro, urbaj domoj sur la placo, la konstruaĵo de la Komerca akademio, muzeo kaj urbodomo estis fonditaj inter la 18-a jak 20-a jarcento.
Nuntempa urbo Šumperk havas preskaŭ 31 000 da loĝantoj, krom pluaj 15-17 mil homoj – turistoj, studentoj aŭ hazardaj vizitantoj. Oni ankaŭ nomas la urbon Šumperk, kiel urbo de la junularo, ĉar tie ekzistas 5 bazaj lernejoj, 5 mezaj kaj metiaj lernejoj, gimnazio, komerca akademio, teknika mezlernejo inkluzive pli alta faka lernejo orientata pri turismo, sanzorga lernejo kaj mezlernejo por prizorgi memorindaĵojn. Ĝuste la studentoj de tiu ĉ lernejo trovas vastan realigon kaj estas bonvenaj helpantoj ĉe riparoj de multaj rememoraĵoj en la urba teritorio, precipe en la maŝina konstruado kaj tekstila industrio.
En la neprodukta sfero ekkreskaj precipe servoj, komercoj kaj entreprenoj. La urbo registras proksimume du mil privatajn entreprenistojn kaj metiistojn kaj komercistojn, kiuj proponas siajn servojn al la loĝantoj kaj al la vizitantojn. Ĉiam pli ofte estas Šumperk elektita por sidejo de bankaj oficejoj.
Al loĝantoj kaj vizitantoj la urbo proponas multe da kulturaj kaj sportaj aranĝoj, kiel profesia teatro,  kulturdomo kaj kelkaj galerioj. Por sporto eblas uzi naĝbasenon ekstere kaj sub la tegmento, teniskortojn, vintran stadionon, minigolfejon ktp. Ŝatantoj de vintraj sportoj ne bezonas vojaĝi al la neĝo ĝis la montaro, ĉar jam en proksimeco de la urbo oni trovas kelkajn skiliftojn kaj skidescendejojn. En la lastaj jaroj esence ŝanĝiĝas la vizaĝo de la urbo, unue danke al estiĝo de novaj vendejoj, due per novaj fasadoj de la domoj por la loĝantoj. Al tiu ĉi ŝanĝo kontribuas certe la nova pavimo de stratoj en la historia centro de la urbo kaj malrapida rekonstruado de iamaj sovetaj kazernoj en loĝebla kaj vendeja centro. Detruitaj panelaj domoj lasitaj post la soveta armeo servas kiel la domo por solaj patrinoj kun la infanoj kaj la pluaj kiel domo kun flegista servo. Sian aspekton komencas ŝanĝi ankaŭ malaltaj panelaj domoj en la loĝkvartaloj, en kiuj la urbo konstruas subtegmentajn loĝejojn. La urbestraro klopodas allogi investorojn kaj vizitantojn, por ke denove revenu la tempo de ĝia granda disfloro, kiu estis nomita „ la perlo de norda Moravio“.
Situo de la urbo kaj konekso al ĝi: Šumperk troviĝas en la norda moravio 60 km norde de Olomouc. Ĝi situas proksime sub la 50 paralelo. Atingi la urbon vi povas: aŭtomobile de Prago per la ŝoseo n-ro 11 orienten. Aŭ el Brno per la aŭtostrado ĝis Mohelnice kaj de ĝi 25 km per la ŝoseo n-ro 44.  Se vi uzus trajnon, vi povas veturi el Prago 204 km orienten ĝis stacio Zábřeh na Moravě. Tie necesas ŝanĝi la trajnon kaj veturi 13 km al Šumperk. En la lasta jaro eblas veturi per trajno direkte el Brno 160 km multfoje ĉiutage, ĉar ĉi tie estis konstruita elektra linio el Zábřeh ĝis Šumperk.