Jdi na obsah Jdi na menu

101. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

En la tagoj 23-an ĝis 30-an de junio 2016 okazos jam centunua Universala kongreso de esperanto. Ĉiujare organizas kongreson alia lando, do ĉi jare organizas ĝin Slovakio en la urbo Nitra. En Slovakio la Universala kongreso okazos unuan fojon, sed esperanto havas ĉi tie longan tradicion. La unua lernolibro de esperanto en slovaka lingvo estis eldonita en la jaro 1907. Dum la okazigo de universala kongreso jam Slovakio estos prezidenteclando de Eŭropa unio. Temo de ĉi jara kongreso estas „Socia justeco – lingva justeco“.  Kadre de la kongreso okazos fakprelegoj, renkontoj de diversaj fakaj esperantaj organizaĵoj kaj ankaŭ bunta kultura kaj turisma programo.  Interesantoj povos dům planataj ekskursoj konatiĝi kun beleco de Slovakio kaj ankaŭ dum la kongresa semajno lerni slovakan kaj ĉeĥan lingvon ne la kursoj.  

Nuntempe aliĝis partoprenontoj el 58 landoj de la tuta mondo. El Ĉeĥio aliĝis ĝis nun 75 homoj, inter ili ankaŭ anoj de nia klubo.  Pliajn informojn při la kongreso vi povas trovi je retpaĝoj de Universala esperanto asocio http://uea.org/kongresoj kaj je retpaĝaro de la kongreso www.nitra2016.sk