VIVO
24. 5. 2016
Vivo estas amo, vivo estas dom´,
Vivo estas patrino kaj tablo plena.
Vivo estas tero, vivo estas baston´,
Vivo estas plado kun pomoj sur tablo staranta.
Vivo estas rozo naskita el dolor´,
Vivo estas infano de ĉarma ĝoj´,
Vivo estas amatino, vivo estas flor´.
Vivo estas ĉio kio kuŝas ĉirkaŭ ni.
Vivo estas ŝtormo, vivo estas mar´
kaj ni estas ŝipoj agitaj per ŝtorm´.
Ho vivo, eterna vivo!
(sor)