Jdi na obsah Jdi na menu

BRASIKRAPA SUPO

6. 6. 2016

BRASIKRAPA SUPO

2 brasikrapoj, senŝeligitaj
2 verdaĵoj de brasikrapoj, laŭvole aŭ 2 trunketoj da petroselo
1 litro da akvo aŭ buljono
30 g da graso
30 g da faruno
salo
1 cepo, haketita
1 ovo aŭ kremo de lakto
 
Tranĉu maldike la brasikrapojn kaj cepon. Metu ilin en kaserolon kun la akvo aŭ buljono kaj kuiru kaj kuiretu ĝis moliĝo. En fritilo varmigu grason, fritu la farunon ĝis orbruneco, aldonu al la supo kune kun la hakita verdaĵo kaj kuiru kaj kuiretu dum 20 minutoj, kirlante de tempo al tempo. Salu. En supujo batu la ovon kaj iom post iom aldonu la supon, kirlante la tutan tempon. Se vi ne uzis la verdaĵon, enmetu la haketitan petroselon kaj se vi ne uzis la ovon, enmetu la kremon de lakto. Oni povas aldoni kuiritan rizon al la supo.