Jdi na obsah Jdi na menu

ĈOKOLADAJ, MIGDALAJ BISKVITOJ

 

240 g da faruno
120 g da butero
120 g da sukero
1 ovo
90 g da ĉokolado, fandita kaj malvarmigita
120 g da migdaloj, blankigitaj kaj pecigitaj
 
 
Miksu buteron kun sukero ĝis ŝaŭmiĝo, aldonu la nebatitan ovon kaj batu ĝis ĉio estas bone miksita. Aldonu la ĉokoladon, miksu, aldonu la migdalojn kaj iom post iom la kribritan farunon. Miksu bone kaj kovru per buterpapero. Metu en fridujon aŭ malvarman lokon dum tutnokto. Rulu per rulilo kaj tranĉu formojn. Metu sur grasumitan bakpleton kaj baku je mezalta varmeco (gaso 5) dum 15 minutoj.