Jdi na obsah Jdi na menu

MARCIPANA KRISTNASKO

 

Je la 4-a de decembro 2016 okazos jam naŭfoje en Esperanto-Muzeo en Svitavy Marcipana Kristnasko. Aranĝon organizas anoj de Klubo de Esperanto amikoj el Svitavy kaj ĝi  daŭros ekde 9-a ĝis 16-a horo. Samtempe okazas tradicia kristnaska merkato sur la urba placo kaj programo en Urba muzeo kaj galerio proksime de Esperanto-muzeo kaj aranĝoj en Kulturcentro Fabrika apud urba placo. Dum Marcipana Kristnasko vi povas en Esperanto-muzeo ne nur elfari ion el marcipano sub faka gvido de nia konata esperantistino, sed ankaŭ trarigardi ekspozicion Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo.
 

Náhledy fotografií ze složky El pasintaj Marcipanaj Kristnaskoj