Jdi na obsah Jdi na menu

La 8a Azia Kongreso

 

En tagoj inter la 3-a kaj la 6-a de novembro 2016 okazos jam oka Azia kongreso. Temo de la kongreso estas “Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko”. Ĝi okazos en la urbo Quanzhou en la provinco Fujian. Kongresejo estos hotelo HUAQIAO-Hotelo. Kune kun la Azia kongreso okazos 5-a ILEI-Seminario en Orienta Azio. Vi povas ĝui 4-tagan Esperanto-festenon kun riĉa programo kaj multaj ekskursoj en Quanzhou-urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron.

Pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.esperantoazia.net/.