Jdi na obsah Jdi na menu

ESPERANTO URBO

25. 5. 2016

 

Jam dek jaron ekzistas en Germanio urbo, kiu uzas oficialan titolon Esperanto-urbo. Temas pri Herzberg am Harz, kies urba konsilantaro je la 11-an de julio 2006 voĉdonis por la oficiala kromnomo por Herzberg. Ekde tiam havas la urbo en Harz-montaro titolon Herzberg-Die Esperanto-Stadt - la Esperanto-urbo. En la E-urbo funkcias loka Esperanto-centro, riĉa Esperanto-biblioteko en Interkultura centro. En la baza lernejo kaj en la gimnazio oni instruas Esperanton. Kiam vi vizitos la E-urbon, bonvenigos vin dulingvaj bonvenigtabuloj, vojmontriloj kaj ŝildoj. En la restoracioj vi povas elekti manĝaĵon laŭ la esperantlingvaj manĝokartoj, pri la vidindaĵoj vi povas legi en E-lingvaj turismaj broŝuroj kaj aĉeti E-linvajn bildkartojn pri la plej gravaj vidindaĵoj. En Herzberg am Harz okazis ankaŭ la 8-a Eŭropa Esperanto-Kongreso kune kun 86-a Germana Esperanto-Kongreso en la tagoj de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio 2009.Ĝia temo estis "Esperanto por multkultura Eŭropo" kaj enkadre de ĝi okazis ankaŭ Eŭropa konferenco organizata de EEU (Eŭropa Esperanto-Unio) sub la temo "Signifo de falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo".

Al Esperanto-urbo alvenas multaj esperantistoj el la tuta urbo aŭ por konatiĝi kun la E-urbo aŭ por labori ĉi tie dum la staĝo en Esperanto centro. Ankaŭ anoj de nia klubo jam vizitis Herzbergon, do vi povas en fotogalerio trovi kelkajn fotojn el ĝi.