Jdi na obsah Jdi na menu

 

La 20-an de septembro 2008 estis solene malfermita Esperanto-muzeo en bela ĉeĥa urbo Svitavy. La Esperanto-muzeon vi povas trovi en bela historia konstruaĵo nomata Ottendorfer-domo. Vizitantoj povas ĉi tie konatiĝi ne nur kun esperanto, ekekzisto kaj historio de E-movado en Ĉeĥio kaj en la mondo, sed ili ankaŭ povas vidi kuriozojn kaj unikaĵojn. Ĉiam unufoje en la jaro ŝanĝas parto de la eksponaĵoj laŭ la temoj. Nun vi povas viziti ekspozicion Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo. En Esperanto-muzeo estas ankaŭ biblioteko kun pli od 15 mil da libroj kaj presaĵoj. En la Muzeo estas organizataj ankaŭ prelegoj, konferensoj kaj seminario je diversaj temoj ne nur por geesperantisoj, sed ankaŭ por vasta publiko. Ŝatata estas ekzemple Kristnaska marcipanado, kiu okazos ĉi jare jam naŭfoje kaj ĉiam estas kunligita kun festado de advento en la tuta urbo. Invitilon vi povas legi en parto de nia retpaĝaro nomata Invitiloj.
Pliajn informojn pri la Esperanto-muzeo, ĝia programo kaj malfermaj horoj vi povas trovi ĉe www.muzeum.esperanto.cz aŭ skribi je muzeum(po-signo)esperanto.cz.
 

Náhledy fotografií ze složky Malfermo de Esperanto-muzeo 2008