Jdi na obsah Jdi na menu

Tradicia maja renkonto en Velké Losiny.

24. 5. 2016

 

Sabate 14-an de majo 2016 okazis tradicia printempa renkontiĝo organizata ĉiujare de esperanto klubo en Šumperk, ĉi jare en Velké Losiny. Partoprenis ĝin 32 esperantistoj kaj amikoj de la lingvo esperanto el 19-a lokoj de Ĉeĥa respubliko. Ni renkontiĝis antaŭ kastelo kaj transiris al esperanto arbo, kiu kreskas en kastela parko dank´ al esperantistoj el Šumperk ekde jaro 1967. Post komuna fotado antaŭ kastelo ni daŭrigis en promenado tra banurbeto Velké Losiny. Survoje ni trinkis kafon en nova Areo de sano. De tie ni paŝis al kuracloka parko, kie ni trarigardis malnovajn konstruaĵojn de la banejo kaj ankaŭ nur en lasta jaro malfermitan terman parkon (internaj kaj eksternaj basenoj kun varma akvo). Lasta vidindaĵo estis papermanufakturo, kiu produktas manfaritan paperon ekde 16-a jarcento. Poste ni tagmanĝis en proksima restoracio kaj tie daŭrigis en programo – informoj el esperanto kluboj, el esperanto muzeo, babilado kaj kantado de esperantaj kantoj. Nia renkontiĝo pasis en agrabla etoso kaj ni antaŭĝojas tiun venontan.